| Text: | VENI CREATOR |
| Translator: | A. L. Curry |
Kreinto Sankta, la Spirit'
Lumigu ĉiun per vizit',
Per ĉielfajro, ni petas Vin,
Plenigu, Inspiranto, nin.
De Dio estas Vi la don',
La Font' de vivo kaj admon' ;
Lumigu al la petantar'
Okulojn blindajn en erar'.
Vizaĝojn, ho, ĝojigu, Di',
Abunde Via grac' al ni ;
La malamikojn pelu for,
Kaj donu pacon, ho Sinjor'.
El ambaŭ, kiel unu, Vin
Kun Patro, Fil', sciigu nin ;
Por ke la tem' sen variant'
Tra l' aĝoj estu nia kant' :
Laŭdata estu la merito
De l' Patro, Filo kaj Spirito. Amen.
| Text Information | |
|---|---|
| First Line: | Kreinto Sankta, la Spirit' |
| Title: | VENI CREATOR |
| Translator: | A. L. Curry |
| Language: | Esperanto |
| Publication Date: | 1923 |
| Source: | Himnoj, A. kaj M., 157 |