2a. SANKTA, SANKTA, SANKTA!

Sankta, Sankta, Sankta ! Dio Eternulo !
    Frumatene nian laŭdon kantos ni al Vi :
Sankta, Sankta, Sankta ! Forta kaj kompata !
    En tri Personoj, unu glora Di'.

Sankta, Sankta, Sankta ! sanktular' adoras,
    Ĉe la vitra maro orajn kronojn ĵetas ĝi ;
Antaŭ Vi ĥeruboj falas kaj serafoj,
    Estis kaj estas kaj ĉiam estos Vi.

Sankta, Sankta, Sankta ! kvankam Vi kaŝiĝas,
    Kaj rigardi vian gloron eĉ ne povas ni,
Vi sanktega estas, kaj krom Vi neniu
    Estas perfekte pura, ama, Di'.

Sankta, Sankta, Sankta ! Dio Eternulo !
    Vian Nomon laŭdos ĉio, kion faris Vi :
Sankta, Sankta, Sankta ! Forta kaj kompata !
    En tri Personoj, unu glora Di'.   Amen.

Text Information
First Line: Sankta, Sankta, Sankta ! Dio Eternulo !
Title: SANKTA, SANKTA, SANKTA!
Author: Reginald Heber
Translator: A. L. Curry (1918)
Language: Esperanto
Publication Date: 1923
Source: Himnoj, A. kaj M., 160; Angla Himnaro, 162
Notes: Sources are Hymns Ancient & Modern #160 and English Hymnal #162. Tune suggested is NICAEA (Dykes).
Tune Information
(No tune information)



Suggestions or corrections? Contact us
It looks like you are using an ad-blocker. Ad revenue helps keep us running. Please consider white-listing Hymnary.org or getting Hymnary Pro to eliminate ads entirely and help support Hymnary.org.